Helmi Dresen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1892 en Kolga |
Morto | 25-an de septembro 1941 (49-jaraĝa) en Talino |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | Hilda Dresen kaj Agnes Dresen ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto ![]() |
Helmi Marie DRESEN [drezen] (naskita la 22-an de junio[jul.]/ 4-an de julio 1892[greg.] en Kolga; ekzekutita de la germanoj la 25-an de septembro 1941[1][2]) estis estona esperantistino. Esperantisto de 1912. Fratino de Hilda Dresen. Membro de la Lingva Komitato minimume en 1929[3].
En la 1920-aj ŝi gvidis Vortaran Komisionon ("Vo-Ko") de la loka klubo de Talino, kiu verkis vortaron Esperanto-Estonan (Esperanto-eesti sõnastik) kun ĉ. 12.000 kapvortoj (Tallinn (Reval): Esperanto-Asocio de Estonio, 1927, 240 p. presis M. Tamverk, Haapsalu, 18x12cm).
Per tradukoj ŝi kontribuis al la Estona Antologio aperinta en 1932.
Post sovietigo de Estonio Helmi Dresen iĝis urbestraranino de Tallinn. La 22-an de junio 1941 Tria Regno atakis Sovetion kaj baldaŭ ekokupis la regurbon de Estonio. Helmi Dresen, Neeme Ruus kaj aliaj esperantistoj estis arestitaj kaj mortigitaj[4].