Helmut Josef Michael KOHL (naskiĝis la 3-an de aprilo 1930 en Ludwigshafen am Rhein, mortinta samloke la 16-an de junio 2017[1]) estis germana kristandemokrata politikisto.
De 1969 ĝis 1976 li estis ministro-prezidanto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. De 1982 ĝis 1998, li estis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio. Li estas rigardata kiel patro de la Germania reunuiĝo; krome li multe engaĝigis por la Eŭropa Unuiĝo.