Helpo | |
En majo 2008 germanlingva Vikipedio enkondukis sistemon de markitaj versioj (en la angla proks. flagged revisions). Poste sekvis alilingvaj vikipedioj. Ekde la 17-a de novembro 2008 ankaŭ la Vikipedio en Esperanto havas ĝin.
La sistemo enhavas du fazojn ĉe artikolo:
Celo de la reviziado estas la plialtigo de la kvalito. Ordinara leganto (neregistrita homo) vidu ne simple la plej aktualan version de artikolo, sed la plej aktualan reviziitan. Tiel ni malhelpas, ke vandalismaĵoj kaj aliaj malbonaĵoj fariĝu tuj videblaj por ĉiuj legantoj.
La revizion rajtas fari iom spertaj vikipediistoj, kiuj aparte ricevis specialan rajton por tio. Kutime preskaŭ ĉiuj vikipediistoj, kiuj petis ĝin, ricevas ĝin. Tiel la plej multaj redaktantoj estas samtempe reviziantoj.
Iam estonte, oni enkondukos eble ankaŭ la duan fazon, la aprobadon kun atento ankaŭ pri la enhavo el faka vidpunkto. Tion ankoraŭ enkondukis neniu Vikipedio.
El teknika vidpunkto, temas pri la enkonduko de la MediaWiki-etendaĵo "Flagged Revisions" (proksimume: revizioj kun marko).