Henares

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henares (metroo de Madrido).
Henares
rivero
Bazaj informoj
Longeco 158,27 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Madrida Regiono
vdr
Fonto de la Henares Rivero en Horna.
Elfluejo de la rivero Henares.
Enfluo en la riveron Jarama

La rivero Henares estas rivero de la centro de Hispanio, nome maldekstra alfluanto de la rivero Jarama kaj tiu, siavice, de la rivero Taĵo. Ĝi trapasas tra la regionoj Kastilio-Manĉo, tra la provinco Guadalajara, kaj tra la Madrida regiono.

La urbaj kernoj plej gravaj tra kiuj pasas tiu rivero estas la jenaj: Azuqueca de Henares, Guadalajara, Jadraque, Humanes kaj Sigüenza, en la provinco Guadalajara, kaj Alcalá de Henares, Mejorada del Campo kaj Torrejón de Ardoz, en la provinco Madrido.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne