Henefataflo | ||
---|---|---|
Henefataflo • tabulludo sur krado | ||
Henefataflo (norene, Hnefatafl, La tabulo de la reĝoj) estas antikva ludo el la Vikinga epoko. La nobelaj homoj ludis en norda Eŭropo ĉi tiun ludon inter la 4-a kaj 12-a jarcento P.K.. La plej malnova henefataflo ludtabulo estis trovita en Finnlando. En Svedio oni trovis ankaŭ antikvan desegnaĵon pri la ludo. La Vikingoj kunportis la ludon ankaŭ en aliajn landojn de Eŭropo. Dum la 12-a jarcento la ludo estis forpuŝita de la ŝakludo. La botanikisto Carl von Linné estis sendita de Svedio en 1732 al Finnlando, kie li trovis la ludon ĉe Samiaj nomadoj. Lia priskribo pri la ludo estas la sole restinta.[1]