Henri Murger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henry Murger | |||||
Naskonomo | Louis Henri Murger | ||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1822 en former 2nd arrondissement of Paris | ||||
Morto | 28-an de januaro 1861 (38-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Cimetière de Montmartre - Division 5 (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Louis-Henri Murger, konata ankaŭ kiel Henri Murger kaj Henry Murger (naskiĝis la 27-an de marto 1822, mortis la 28-an de januaro 1861) estis franca novelisto kaj poeto.
Li estas ĉefe distinga kiel la aŭtoro de Scènes de la vie de bohème, el siaj propraj espertoj kiel senespera malriĉa verkisto vivanta en mansardo de Parizo, kaj membro de izola klubo de amikoj memnomitaj "akvotrinkuloj" (ĉar ili estis tro malriĉaj por permesi akiri vinon). En sia verkado li kombinas instinkton kun kompato, humuro kaj tristo. La libro estis la bazo por la operoj La bohème (Puccini) kaj La bohème (Leoncavallo), kaj, pli malproksime, de la zarzuelo Bohemios (Amadeu Vives), la opereto Das Veilchen vom Montmartre (Kálmán) kaj la muzikalo de Broadway nome Rent. Li verkis ankaŭ kantovortumadojn same kiel noveloj kaj romanoj, el kiuj ĉefa estis La Chanson de Musette, "larmo," diris Gautier, "kiu iĝis perlo de poezio".[1]