Henrik Wergeland | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Henrik Arnold Wergeland | ||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1808 en Kristiansand | ||||
Morto | 12-an de julio 1845 (37-jaraĝa) en Christiania | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | vd | ||||
Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo ![]() | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | norvega • dana vd | ||||
Loĝloko | Grotten • Q11975534 vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo Osla Katedrala Lernejo ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Nicolai Wergeland (mul) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Alette Dorothea Wergeland (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Camilla Collett (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Amalie Sofie Bekkevold (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Olaf Knudsen (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Siful Sifadda vd | ||||
Okupo | poeto arkivisto ĵurnalisto teologo historiisto verkisto dramaturgo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henrik Arnold WERGELAND (naskiĝis 17-a de junio 1808 en Kristiansand, Norvegujo, mortis 12-a de julio 1845 en Christiania) estis norvega aŭtoro. Multaj pensas pri li kiel la plej grava lirikisto de Norvegujo tra la tempoj. Oni komparas lin al poetoj kiel Byron, Puŝkin kaj Victor Hugo. Li havis kelkajn kaŝnomojn, la plej konata estas Siful Sifadda. La poezio de Wergeland estas malfacile tradukebla, kaj li kelkfoje esprimis ke aparteni al malgranda lingvosocio estas malhelpo. Lia sento de manko de mondlingvo ekzemple esprimiĝis en la poemo "Følg Kaldet" (1844). Sed li samtempe vidis la sencon en verki por "eta amikema ularo".
Malgraŭ ke Wergeland ankaŭ estis grava dramisto, liaj dramoj restas tro nekonataj.
Wergeland estis tre agema, kaj faris pionirajn laborojn en pluraj kampoj en la juna Norvegujo post 1814. Li estis nelacigebla instruisto kaj varmkora prizorgisto. Li kontribuis fonde fari la novan ŝtaton kulturnacio, per sia verkado kaj per sia multflanka agado. Li ankaŭ interesiĝis pri la lukto por libereco de subpremitaj popoloj de aliaj lokoj en la mondo, kiel en Polujo, Irlando kaj Brazilo. Li kunflankis kun Barato kontraŭ la koloniiga potenco.