Henrik Ibsen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Henrik Johan Ibsen | ||
Naskonomo | Henrik Johan Ibsen | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1828 en Stockmanngården, Skien, Norvegio | |
Morto | 23-an de majo 1906 (78-jaraĝa) en Christiania, Norvegio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Apopleksio vd | |
Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo, 12289 vd | |
Lingvoj | norvega • dana vd | |
Loĝloko | Skien • Grimstad • Christiania • Bergen • Christiania • Kopenhago • Berlino • Venecio • Romo • Reĝlando Bavario • Munkeno • Dresdeno • Stokholmo • Munkeno • Gossensass • Romo • Munkeno • Romo • Christiania • Trondheim • Molde • Bergen • Christiania • Kopenhago • Munkeno • Vieno • Budapeŝto • Munkeno • Christiania • Kopenhago • Stokholmo • Christiania vd | |
Ŝtataneco | Norvegio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Knud Ibsen (en) vd | |
Patrino | Marichen Altenburg (en) vd | |
Gefratoj | Hedvig Ibsen (en) , Ole Paus Ibsen (en) , Johan Andreas Altenburg Ibsen (en) , Nicolai Alexander Ibsen (en) kaj Johan Altenburg Ibsen (en) vd | |
Edz(in)o | Suzannah Ibsen (en) (1858–1906) vd | |
Infanoj | Sigurd Ibsen (en) , Hans Jacob Henriksen (en) , bastarda infano vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Brynjolf Bjarme vd | |
Okupo | dramaturgo reĝisoro libretisto poeto verkisto vd | |
Laborkampo | Teatra arto vd | |
Aktiva dum | 1850–1906 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Peer Gynt ❦ Puphejmo ❦ Reaperantoj ❦ En Folkefiende ❦ La sovaĝa anaso ❦ Hedda Gabler ❦ Rosmersholm ❦ Brand (dramo) ❦ Konstruestro Solness ❦ Catiline ❦ The Mountain Bird ❦ The Lady from the Sea ❦ Lady Inger of Ostrat ❦ The Feast at Solhaug ❦ White Horses ❦ The Vikings at Helgeland ❦ John Gabriel Borkman ❦ Imperiestro kaj Galileano ❦ The Burial Mound ❦ Love's Comedy ❦ The Pretenders ❦ Eta Eyolf ❦ Norma ❦ When We Dead Awaken ❦ Olaf Liljekrans ❦ The Grouse in Justedal ❦ The Pillars of Society ❦ St. John's Eve ❦ Svanhild ❦ The League of Youth ❦ Terje Vigen vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henrik IBSEN (naskiĝis la 20-an de marto 1828 en Skien, mortis la 23-an de majo 1906 en Kristiania, nuntempe Oslo) estis norvega dramisto. Lia patro estis riĉa komercisto, kiu malriĉiĝis kaj lia patrino ŝatis pentradon kaj teatron. Pro tio, kvankam el klera familio, li vivis malriĉan infanecon. En tiu epoko (ĝis 1905) Norvegio estis ankoraŭ parto de la reĝlando Svedio. Kiam li estis nur 16-jara, li laboris en apoteko kiel helpanto. Tio ne plaĉis al li. Li preferis ĉeeston de revoluciaj studentoj, pro tio li forlasis sian postenon en 1849. Li poste studis medicinon, sed ne finis tiun karieron. Tiuepoke li estis malriĉega kaj estis patro de kontraŭleĝa filo kun servistino; tiun filon li vidis nur post 40 jaroj kaj nur unufoje. Dume li jam verkis poemojn kaj dramojn, nome Catilina kaj La katafalko de la heroo.
Ekde 1851 li plene dediĉis sin al la teatra laboro, fariĝis estro de la teatroj de Bergeno kaj ĉefa dramaturgo tie. Tio signifas, ke li povis premierigi La katafalko de la heroo, sed ankaŭ ke li devis prilabori ĉiujn taskojn por sukcesi. Tiuepoke li fondis satiran ĵurnalon Andhrimner. En 1857 li estris la Norvegan Teatron de Kristiania kie li premierigis verkojn pri naciaj kaj historiaj temoj kiuj pruvas sian profesian konon de la teatra scenmaniero franca. En 1858 li geedziĝis kun Susanna Thorensen, filino de pastro, kiun li ekkonis en Bergen. Tiu geedzeco estos maltrankvila, pro liaj nervaj deprimoj, ebriiĝoj, amrilatoj, ktp. Ĉiuokaze la edzino estis grava helpo al la laboro de Ibsen. En 1862 li perdis sian gravan postenon kaj malriĉiĝis subite.
En 1864 li forlasis sian landon kaj laboris eksterlande: en Romo, Dresdeno kaj Munkeno. Li ne revenos dum 27 jaroj. En Italio komenciĝas lia sukceso: tie li verkis la du versajn dramojn: Brand kaj Peer Gynt. Poste li translokiĝis en Germanion. Post 1875 li verkis siajn plej kontraŭburĝajn teatraĵojn, nome Samfundets Støtter (La pilieroj de la socio, 1877), pri komercaj fraŭdoj; Et Dukkehjem (Puphejmo, 1879), pri subpremado de virinoj; Gengangere (Spektroj, 1881), pri seksa moralo; En Folkefiende (Malamiko de la popolo, 1882), pri esprimlibereco; Rosmersholm (La hejmo Rosmer, 1886) kaj Hedda Gabler (1890).
En 1877 li iĝis doktoro pro honoro en la universitato de Upsala (Svedio). Ibsen, kies socikritika verkaro influis grandan aron da aliaj aŭtoroj, mortis je la 23-a de majo 1906 en Kristiania (nuntempe Oslo).