Henriko la 1-a de Pollando, aŭ Henriko la Barbulo (pole Henryk I Brodaty [henrik brodati] aŭ en tiama lingvo Jędrzych [jendĵiĥ], germane Heinrich der Bärtige [hajnrih]; naskiĝis inter 1165 kaj 1170, mortis la 19-an de marto 1238 en Krosno ĉe Odro) estis en la jaroj 1201-1238 princo por princlando de Vroclavo, en jaroj 1201-1202 princo por Opola princlando, en jaroj 1206-1207 kaj de 1234 princo por princlando de Kalisz, en jaroj 1201-1206, 1210-1218 kaj de 1230 princo por princlando de Lebus (Lubuŝio), de 1232 princo por princlando de Krakovo kaj per tio princeps (plejaĝa princo) de Pollando, de 1234 princo por sud-okcidenta parto de Grandpollando (ĝis la rivero Warta), de 1230 protekto por la urbo Opole, de 1232 protekto por la urbo Sandomierz, de 1234 plena regado pri Opola princlando. Henriko la Barbulo devenis el silezia linio de pola dinastio Piastoj kaj fondis dinastion de “Sileziaj Henrikoj”. Li estis edzo de Hedvigo de Silezio, la posta sanktulino.