Henriko de Latvio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 1187 en Magdeburgo | |
Morto | post 1259 en Livonio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto filozofo historiisto romkatolika sacerdoto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Kroniko de Livonio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henriko de Latvio aŭ Henriko de Livonio - germane Heinrich von Lettland aŭ Heinrich von Livland, latine Henricus de Lettis (naskiĝis apud Magdeburg; mortis post la jaro 1259) estis germana kronikisto.
Li naskiĝis en la regiono de la germana urbo Magdeburg kaj edukiĝis interalie en la monahejo de Segeberg en Holstinio. Antaŭ la plenkreskiĝo, Henriko de Latvio en 1205 translokiĝis al Rigo kaj de tiam laboris kiel kristanisma misiisto en Livonio. Tie li en 1208 konsekriĝis pastro, kaj gvidis la paroĥon an der Ymera de la loĝloko Papendorf, latve Rubene, 12 kilometrojn norde de la urbo Wenden, latve Cēsis.
Inter la jaroj 1225 kaj 1227 li latinlingve verkis la "Kronikon de Livonio", latine „Chronicon Livoniae“ , kiu priskribas la (perfortan) kristanigon de la latvoj, livonoj kaj estonoj fare de la germanaj baltoj inter la jaroj 1180 kaj 1227. La publikaĵo estas elstara dokumenta fonto pri la historio de Baltio.