Henry M. Jackson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1912 en Everett |
Morto | 1-an de septembro 1983 (71-jaraĝa) en Everett |
Mortokialo | Aorta aneŭrismo |
Tombo | Evergreen Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Stanford University of Washington School of Law (en) - Doktoro de Juro (–1935) elementa lernejo Everett High School (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato (1935–) politikisto |
Henry Martin ("Scoop") JACKSON (elp. HENri ("SKUP") ĜEKsn; n. la 31-an de majo, 1912 – m. la 1-an de septembro, 1983) estis usona parlamentano (reprezentanto 1941-1953, senatano 1953-1983) el Vaŝingtonio. Li estis nesukcesa kandidato por la demokrata prezidenta nomumo en 1972 kaj 1976. Politike Jackson estis liberalulo enlande, forte subtenante plenajn civitanajn rajtojn por rasaj malplimultoj, protektadon de la medio, kaj laboristajn sindikatojn, sed forte kontraŭkomunisma eksterlande.