Henry Fonda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Henry Fonda | |||||
Naskonomo | Henry Jaynes Fonda | ||||
Naskiĝo | 16-an de majo 1905 en Grand Island, Nebrasko, Usono | ||||
Morto | 12-an de aŭgusto 1982 (77-jaraĝa) en Los Angeles, Kalifornio, Usono | ||||
Mortis per | Kormalsano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Minesoto Omaha Central High School (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | William Brace Fonda (en) vd | ||||
Patrino | Elma Herberta Jaynes (en) vd | ||||
Edz(in)o | Margaret Sullavan (1931-1932) Frances Seymour Brokaw (1936-1950) Susan Blanchard (1950-1956) Afdera Franchetti (1957-1961) Shirlee Maye Adams (1965-1982) | ||||
Infanoj | Peter Fonda ( Frances Ford Seymour (en) ) Jane Fonda ( Frances Ford Seymour (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro aktoro televida produktoro filmproduktoro produktoro militisto teatra aktoro abelisto scenaristo filmaktoro mararmea oficiro oficiro vd | ||||
Laborkampo | Aktorado, filmo, teatro, televido kaj kinfarado vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1935–1982 | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej bona aktoro 1982 On Golden Pond | |||||
Premio BAFTA | |||||
Plej bona aktoro 1957 12 Angry Men | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henry FONDA [hEnri fOnda] (naskiĝis la 16-an de majo, 1905, mortis la 12-an de aŭgusto, 1982) estis usona aktoro.
Henry Fonda naskiĝis en Grand Island, Nebrasko. De 1923 ĝis 1925 li studis ĵurnalistikon en Minesoto. Poste li eklaboris kiel teknika asistanto en la teatro de Omaho. Sian unuan ĉefrolon li ludis en la jaro 1935: en la teatraĵo The Farmer Takes a Wife. En la sama jaro li komencis ankaŭ sian kinokarieron.
Rolante en proksimume 80 filmoj Henry Fonda estis unu el la plej forte okupitaj aktoroj de Hollywood. Oskarojn li gajnis en la jaro 1980 pro sia tutviva agado kaj unu jaron poste pro sia ĉefrolo en la filmo On Golden Pond.
Ankaŭ liaj gefiloj, Jane kaj Peter, kaj lia nepino Bridget Fonda fariĝis famaj aktoroj. Henry Fonda mortis en Losanĝeleso, Kalifornio.