Henry Lee Giclas

Henry Lee Giclas
Persona informo
NomoHenry Lee Giclas
Dato de naskiĝo9-a de decembro 1910
NaskiĝlokoFlagstaff
Dato de morto2-a de aprilo 2007
MortolokoFlagstaff
Aĝo je morto96
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Henry Lee Giclas (naskiĝis la 9-an de decembro 1910 en Flagstaff, mortis la 2-an de aprilo 2007 en Flagstaff) estis usona astronomo

Li lernis astronomion en la universitatoj de Suda Kalifornio kaj de Arizono, kaj servis kelkaj jaroj kiel helpanto en la observatorio Lowell. En 1942 li estis diplomita de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj dungiĝis en la observatorio Lowell.

Li faris multenombrajn fotografiojn de asteroidoj kaj kometojn por determini iliajn ekzaktajn orbitojn, kaj uzis lumpulsan komparilon por la serĉo de la hipoteza "Planedo X". Li dungis Robert Burnham Jr. por tiu laboro.

Li malkovris plurajn kometojn inter kiuj la perioda kometo 84P/Giclas kaj plurajn asteroidojn,[1] inter kiuj la apolona asteroido 2061 Anza, kiun oni suspektas esti la fonto de la meteorfluo de la Orionidoj.

Li oficiale emeritiĝis en 1979, sed li laboris en la observatorio preskaŭ ĉiutage ĝis sia morto.

La asteroido 1741 Giclas estis tiel nomata en lia honoro.

  1. MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne