Henry MANCINI (denaske Enrico Nicola Mancini; 16a de Aprilo, 1924 – 14a de Junio, 1994)[1] estis usona komponisto, dirigento, aranĝisto, pianisto kaj flutisto. Ofte citita kiel unu el la plej grandaj komponistoj en la historio de kino,[2] li ricevis kvar Oskar-premiojn, unu Oran Globon, kaj du dek premiojn Grammy, plus postmortan Grammy pro Dumvivaj Atingoj en 1995.
Inter liaj verkoj menciendas la temo kaj muziko por la televida serio Peter Gunn, la muziko por la filmoserio The Pink Panther nome ("The Pink Panther Theme") kaj "Moon River" por la filmo Breakfast at Tiffany's.