Henry Moseley (1887-1915) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Angla kemiisto
| |||||
Persona informo | |||||
Henry Moseley | |||||
Naskiĝo | 23-a de novembro 1887 en Weymouth, Dorset, ![]() | ||||
Morto | 10-a de aŭgusto 1915 en Batalo de Kalipolis, ![]() | ||||
Mortis per | Pafvundo ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo Universitato de Manĉestro | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry Nottidge Moseley ![]() | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto inĝeniero kemiisto ![]() | ||||
Laborkampo | Nuklea fiziko kaj fiziko ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henry Gwyn Jeffreys Moseley (1887-1915) estis angla fizikisto kaj kemiisto, asistanto de Ernest Rutherford, kiu, en 1913, malkovris rilaton inter la ondolongo de la ikso-radioj de iu kemia elemento kaj ties atomnumero. Li unue precize sukcesis determini la atomnumerojn de la elementoj. Li konstatis, ke la atomoj emisiis ikso-radiojn kiam bombitaj pere de katodaj radioj. Kaj tiel li sukcesis determini ilia loko en la perioda tabelo por la aliaj elementoj, kiuj pli malfrue malkovriĝis.