Hermann Scheer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1944 en Wehrheim |
Morto | 14-an de oktobro 2010 (66-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Friedhof Heerstraße ![]() |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto naĝisto ekonomikisto verkisto de nefikcio mediprotektulo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.hermannscheer.de/en/ |
Hermann Scheer - naskiĝis la 29-an de aprilo 1944 en Wehrheim, mortis 66-jara la 14-an de oktobro 2010 en Berlino - estis socialdemokrata politikisto, ekonomikisto kaj mediprotekta aktivulo en Germanio, interalie ekde 1980 membro de la nacia parlamento Bundestag, kiu aparte engaĝiĝis pri la progreso kaj vasta enkonduko de homa utiligo de sunenergio. En 1999 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.