Herodo la Granda (73 - 4 antaŭ nia erao) estis feŭdulo de Romio kaj reĝo de Judio kaj aliaj landoj de Palestino dum -37 (aŭ -36) al -4. Li estis la reĝo sub kiu Jesuo Kristo naskiĝis, sed li ne estas la Herodo kiu rolis en la mortigo de Johano la Baptisto – tiu estis Herodo Antipas, lia filo.
Herodo estis juda laŭ religio, sed ne laŭ gento laŭ la opinio de multaj samtempaj judoj: li devenis de Idumeo, lando sude de Judio. Do li estis reĝo fremda al la judoj, sed pro tio reĝo fidela al Romio. Li ankaŭ estis homo malnobela, sen unu guto da reĝa sango, sed estis starigita nur danke al la potenco de Romio.