Ἡσύχιος ὁ Μιλήσιος (505-575) | ||
---|---|---|
![]() "Hesychii Milesii, illustrii cognomento, de his qui eruditionis fama claruere ..." verko eldonita en 1572, fare de Hadriano Junio.
| ||
Persona informo | ||
Ἡσύχιος ὁ Μιλήσιος | ||
Naskiĝo | 505 en Mileto, Turkio | |
Morto | 575 en Konstantinopolo, Turkio | |
Lingvoj | mezepoka greka • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | History of Justin I and Justinian I ❦ Chronological history ❦ Patria of Constantinople ❦ Onomatologos e pinax ton en paideia onomaston vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hesychius Milesius estis greka kronikisto, beletristo, biografo kaj historiisto, kiu vivis en Konstantinopolo dum la regadoj de la imperiestroj Anastazio la 1-a Dikoro (431-518), Justino la 1-a kaj Justiniano la 1-a. Li estas konata kiel Hezikio la Renoma, kio korespondas al honora posteno de alta funkciulo. La patro de Hezikio estis advokato kaj lia patrino nomiĝis Sofia.[1]. Oni diras ke li havis filon, Joannes, kies perdo malpermesis lin daŭrigi sian raporton pri la regado de Justiniano. Ĉar la ekleziaj aŭtoroj estas eviteme preterlasitaj de Hezikio, oni povas kredi ke li estis pagano sed lia fido en la kristanismo estas facile konstatebla de pluraj el siaj raportoj specife menciataj de Justus Christianus Thorschmidius en traktaĵo pri la temo, represita de Johann Caspar von Orelli (1787-1849) en sia "Hesychii Opuscula", 1820.
La verkoj de Hezikio estis unue presitaj en latina versio fare de Hadriano Junio, Antverpeno, 1572 kaj estis plurfoje represitaj.