Hieronimo Frobeno (1501-1563) | ||
---|---|---|
![]() Verko de Hipokrato, eldonita en 1538.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-a de aŭgusto 1501 en Bazelo, ![]() | |
Morto | 13-a de marto 1563 en Bazelo, ![]() | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Svislando ![]() | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Familio | ||
Patro | Johann Froben ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | eldonisto presisto ![]() | |
Aktiva en | Bazelo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hieronymus Frobenius (1501-1563) estis svisa libristo, eldonisto, humanisto, li estis filo de la presisto Johano Frobeno (1460-1527) kaj patro de Ambrosius Frobenius (1537-1602). Li pioniris kiel presisto en Bazelo, edukiĝis en la Universitato de Bazelo kaj longatempe travojaĝis Eŭropon. Li, lia patro kaj lia bofrato Nicolaus Episcopius (1501-1563) famiĝis pro ilia laboramikeco al Erasmo de Roterdamo kaj pro tio ke ili igis Bazelon gravan centron de la Renesanco por presado. Iliaj eldonoj inkluzivas latinan eldonon de Georgo Agrikola "De Re Metallica" (Pri la reĝo de la metaloj), en 1556, kaj kelkaj el ili enkorpigas belegajn artaĵojn de Hans Holbein la Juna (1497-1543). Liaj filoj Ambrosius Frobenius (1537-1602) kaj Aurelius Frobenius (1539-1587) daŭrigis liajn laborojn ĝis la fino de la sekvanta jarcento.