High School Musical

High School Musical
televida filmo
Originala titolo High School Musical
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 jan. 2006, 24 maj. 2008
Ĝenro romantika komedio, muzika filmo, adoleskanteca filmo, komedia dramo, drama filmo, melodrama
Kameraado Gordon Lonsdale
Reĝisoro(j) Kenny Ortega
Produktisto(j) Don Schain
Scenaro Peter Barsocchini
Filmita en Sallaga Urbo • East High School • Nov-Meksiko • Albuquerque
Loko de rakonto Nov-MeksikoAlbuquerqueSallaga Urbo • East High School
Muziko de David Nessim Lawrence
Rolantoj Corbin Bleu • Zac Efron • Vanessa Hudgens • Ashley Tisdale • Lucas Grabeel • Alyson Reed • Monique Coleman • Olesya Rulin • Chris Warren • Bart Johnson • Ryne Sanborn • Socorro Herrera • Joey Miyashima • Dutch Whitlock • Ryan Templeman • Irene Santiago • Leslie Wing • Joyce Cohen • Kaycee Stroh • Brett Yoder • Sarah K. Aezer • Amanda Garrett • Anne Kathryn Parma • Nick Whitaker • Falon Grace • Sami Roe • Melissa Hildebrant • Allan Hyde
Produktinta firmao Disney Channel 
Salty Pictures 
First Street Films 
Walt Disney Television
IMDb
vdr

High School Musical (angle, prononco laŭ sistemo IFA [ha͡ɪ skuːl mjˈuːzɪkə͡l], mezlerneja muzikalo) estas Emmy-premiita usona televida filmo. Je ĝia eldono je la 20-a de januaro en 2006, ĝi estis la plej sukcesa originala filmo de Kanalo Disney (tiel nomata Disney Channel Original Movie aŭ DCOM) en la historio de Disney.[1][2] Ĝi havas sekvaĵon kun la titolo High School Musical 2, kiu estis eldonita en 2007, kaj en oktobro de 2008 alia sekva filmo kun la titolo High School Musical 3: Senior Year premieros en la kinejoj. High School Musical estas la unua filmo de Kanalo Disney havanta kinan sekvaĵon. Oni anoncis en 2009, ke kvara sekva filmo (High School Musical 4) estas en la fazo de verkado,[3] sed ĝis 2024 la planoj ne realiĝis. Tamen en 2011 publikiĝis flanktema kromfilmo nomata Sharpay's Fabulous AdventureHigh Stakes.

Siatempe High School Musical estis la plej spektata filmo de Kanalo Disney kun 7,7 milionoj da spektantoj je ĝia premiera elsendo en Usono. Ĝi havis 789 000 spektantojn je la unua elsendo en Britio (kaj 1,2 milionojn entute dum la unua semajno), do ĝi estis la dua plej spektata programo de Kanalo Disney en Britio en la jaro 2006. Krom tio, High School Musical estis la unua originala filmo de Kanalo Disney, kiu estis elsendita de BBC. La elsendo okazis la 29-an de decembro en 2006. Ĝia sontrako estis la plej sukcesa albumo en Usono en 2006.

La aŭtoro kaj multaj kritikistoj priskribas la intrigon de la filmo kiel modernan adaptaĵon de Romeo kaj Julieto.[4] Ĝi temas pri du altlernejanoj, kiuj apartenas al du rivalaj grupoj,[5] nome Troy Bolton (Zac Efron), la estro de la korbopilka teamo, kaj Gabriella Montez (Vanessa Hudgens), belega sed timida lernantino, kiu ĵus transvenis el alia lernejo, kaj estas elstara talento en natursciencoj, pleje en kemio kaj matematiko. Ili strebas ricevi la ĉefrolojn en la lerneja muzikalo, kio apartigas la lernejon kaŭze de la fakto ke ili apartenas al du kontraŭstarantaj socialaj grupoj. Rezistante la preson kaj rivalecon de siaj kamaradoj, Troy kaj Gabriella sukcesas atingi sian celon, kaj insipiras la aliajn lernantojn rompi la barierojn de sociaj stereotipoj.

La filmo estis produktita preskaŭ tute en la usona subŝtato Utaho (nome en Sallaga Urbo kaj Murray).

  1. Nielsens ratings for Jan. 28 Feb. 3 - USATODAY.com
  2. High School Musical 101 (Slideshow) - FamilyEducation.com
  3. Hetrick, Adam, "Bet On It: Disney Plans Fourth "High School Musical"", Playbill, 2009-04-09. Kontrolita 2009-04-10.
  4. Disney scores kid points with 'High School Musical' Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine; Nerdy "Romeo and Juliet" a hit for Disney - Reuters 5/22/06 - MiceChat Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine; Talkin' Broadway Regional News & Reviews - "High School Musical on Tour" - 8/4/07; DVD Review: High School Musical (Two-Disc Remix Edition) - DVD Arkivigite je 2008-03-13 per la retarkivo Wayback Machine; What Is 'High School Musical,' Anyway? - News Story | Music, Celebrity, Artist News | MTV News Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 'High School Musical 2' debuts Friday as Disney's pop-culture phenomenon fuels a cottage industry;Bloomberg.com: Exclusive;High School Musical plants its upbeat message onstage - CBC Arts

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne