Highland | ||
---|---|---|
skotgaele A' Ghàidhealtachd | ||
administra regiono | ||
Blazono | ||
konsilia areo en Skotlando, regiono de Skotlando [+] | ||
Lando | Skotlando | |
Ĉefurbo | Inverness | |
- koordinatoj | 58° N, 5° U (mapo)57.5-5Koordinatoj: 58° N, 5° U (mapo) | |
Akvokolektejo | 25 657,15 km² (2 565 715 ha) [+] | |
Areo | 25 657,15 km² (2 565 715 ha) [+] | |
Loĝantaro | 235 540 (2021) | |
Denseco | 9,18 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | GB-HLD | |
Highland | ||
Vikimedia Komunejo: Highland (council area) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Highland (aŭ Highlands en la angla, en la skota: Heilan, en la skotgaela: A' Ghàidhealtachd, en Esperanto "Alta Lando", ofte plurale nomata "Altaj Landoj") estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi estas la plej larĝa administra regiono en Skotlando kaj en Britio, tamen ĝi kovras nur parton de la geografia regionego Altaj Landoj, kies nomon ĝi portas. Administra centro estas la urbo Inverness.
Laŭ la stato de 2018 en la regiono vivis 235 540 loĝantoj sur areo de 25 657,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². Ĝi estis la 7-a plej loĝata konsilia areo laŭ la brita censo de 2011.
La teritorio ampleksas la plejparton de la historiaj britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) Inverness-shire kaj Ross and Cromarty, ĉion de Caithness, Nairnshire kaj Sutherland kaj malgrandajn partojn de Argyll kaj Moray - sekve ĝi ne kovras la tutan areon de la tradicia pejzaĝo Altaj Landoj, kies nomon ĝi portas.
La areo dividas limojn kun la konsiliaj areoj de Aberdeenshire, Argyll kaj Bute, Moray kaj Perth kaj Kinross. Tiuj konsiliaj areoj, kaj tiuj de Angus kaj Stirling, ankaŭ havas zonojn de la geografia regionego Altaj Landoj de Skotlando ene de iliaj administraj limoj.