Hill Street Blues | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Hill Street Blues |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | policoproceda fikcio, televida dramserio |
Muziko de | Mike Post |
Amplekso | |
Sezonoj | 7 |
Epizodoj | 146 |
Daŭro sen reklamoj | 46 |
Elsendo | |
Elsendita | 15 jan. 1981 – 12 maj. 1987 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Hill Street Blues (trad. Bluanoj de strato monteto) estas usona krim - drama televidserio fare de NBC, kiu estis elsendita en la jaroj 1981 ĝis 1987 [1][2].
La televidserio priskribas la vivojn de stabo ĉe policejo sur la fikcia Hill Street (strato monteto) en granda urbo en Usono [3][4]. "Bluoj" estas slanga esprimo priskribanta la policanojn, kies uniformoj estas bluaj.
La televidserio ricevis pozitivajn recenzojn, kaj influis aliajn similajn dramseriojn kiuj poste estis elsenditaj en Nordameriko. En la unua sezono, la televidserio gajnis 8 Premiojn Emmy (nur la televidserio La Okcidenta Alo gajnis similan atingon en la Premioj Emmy en sia unua sezono).
En totalo, la televidserio gajnis 98 Emmy-nomumojn tra la jaroj. En la unuaj du jaroj da ĝia elsendo, ĝi ankaŭ gajnis du Premiojn Ora Globo por la plej bona drama televidserio.