Hilumo estas biologia esprimo el la latina lingvo kies traduko estas „tigo“.
Ĝi havas laŭ NPIV diversajn signifojn:
- en anatomio la hilumo estas aparta loko, kie vaskuloj, duktoj ks penetras en la organon: ovaria, liena, pulma hilumo
- en botaniko
hilumo ĉe frukto de hipokastano
- loko de la bazo de la ovolo, kie insertiĝas la funiklo
- la responda parto de la semo, cikatro ofte en konkavetaĵo
- loko de la bazo de frukto, ĝenerale konkava, kie insertiĝas la pedunkolo
- (ne en NPIV) en mikologio