Himno de Salcburgio

flago de Salcburgio

Himno de Salcburgio (germane: Salzburger Landeshymne) iel oficialas en Salcburgio, Aŭstrujo; verkis ĝin tekste la pastro Anton Pichler kaj muzike Ernst Sompek. La komencaj vortoj estas Land unsrer Väter[1] .

  1. Traduko de ĉiuj strofoj: 1. Lando de niaj patroj, ni salutas vin jubile. Via ĝardeno konsistas el neniam degelanta neĝo. Pacaj vilaĝoj kuŝas reve al la piedoj de malhelaj arbaroj. Martelegoj aktivas ĉe la kamentuboj kaj plugiloj en laboremaj manoj: ĉie ajn tonas al vi la voko: Salcburgio, Salcburgio, ho mia hejmlando! / 2. La mirakla diamanto brilas kun ora rando. Salutas la urbo Salcburgo el verda strio, kaj la citadelo en la matena krepusko. Kaj kiam komencis la sonoriloj la sonadon, piediras inter malnovaj turoj sur senhomaj stratoj pensante Mozart kaj ties senmorteco. / 3. Eĉ se ni trairas la landojn de la mondo, neniu el ili povas egali al vi, ho patrujo. Patrino kaj lulilo estas vi por ni sole, Salcburgio, juvelaĵo de Aŭstrujo. Tereno de la prapatroj, aŭskultu, ni promesegas vin teni kiel garantiaĵon por niaj idoj. Dio en la altoj, etendu la manojn kaj ŝirmo ĉi landon!

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne