Latvijas Padomju Sociālistiskās Republikas valsts himna | ||
---|---|---|
Ŝtata Himno de la Latva SSR | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | Latva SSR | |
kantoteksto | Fricis Rokpelnis Jūlijs Vanags | |
muziko | Anatolis Liepiņš | |
ekde | 1940 | |
ĝis | 1991 | |
La ŝtata himno de la Latva Soveta Socialista Respubliko (latve "Latvijas Padomju Sociālistiskās Republikas himna") estis la oficiala komunisma nacia himno de Latvio dum la epoko inter julio 1940 kaj aŭgusto 1991, dum kiam Latvio pro armea konkero apartenis al Sovetunio. Post kiam Latvio deklaris sian sendependecon kaj la registaro de Sovetunio agnoskis tiun suverenecon la 21-an de aŭgusto 1991, tiu komunisma himno tuj maloficialiĝis kaj anstataŭiĝis per la antaŭa nacia himno de sendependa Latvio – "Dievs, svētī Latviju!" ("Dio, benu Latvion!").
La muzikon de la himno de la Latva SSR komponis Anatolis Liepiņš, la tekston verkis Fricis Rokpelnis kaj Jūlijs Vanags.