Elementoj de la arkitekturo de Hinduisma templo.La templo Dashâvatâra de Deogarh, Utar-Pradeŝo, dediĉita al Viŝnuo, 6-a jarcento.
Hinduisma templo estas simbola domo, sidejo kaj diejo. Temas pri konstruaĵo desegnita por kunvenigi homojn kaj diojn, uzante simbolismon por esprimi la ideojn kaj kredojn de Hinduismo.[1][2] La simbolismo kaj strukturo de Hinduisma templo estas enradikitaj en la Vedaj tradicioj, per deplojo de cirkloj kaj kvadratoj.[3] Ĝi reprezentas ankaŭ ripeton kaj ekvivalenton de la makrokosmo kaj la mikrokosmo pere de astronomiaj nombroj, kaj pere de "specifaj liniigoj rilataj al la geografio de la loko kaj la supozitaj ligoj de la dio kaj la patrono".[4][5] Templo havas ĉiujn elementojn de la Hinduisma mondorigardon — prezentante la bonon, la malbonon kaj la homon, same kiel la elementojn de la Hinduisma senco de la cikla tempo kaj la esenco de la vivo — simbole prezentata en darmo, kama, arta, moksa kaj karmo.[6][7][8]
La spiritaj principoj simbole reprezentitaj en Hinduismaj temploj devenas el la antikvaj sanskritaj tekstoj de Hindio (por ekzemplo, Vedoj kaj Upaniŝadoj), kvankam ties strukturaj reguloj estas priskribitaj en variaj antikvaj sanskritaj traktaĵoj pri arkitekturo (Brhat Samhita, Vastu Sastras).[9][10] La planoj, la motivoj, kaj la konstruprocezoj kongruas kun antikvaj ritoj, geometriaj simbolismoj, kaj respegulas kredojn kaj valorojn esencaj ene de variaj skoloj de Hinduismo.[3] Hinduisma templo estas spirita destinejo por multaj Hinduistoj, same kiel estas mejloŝtonoj pri antikvaj artoj, komunumaj celebroj kaj ekonomio.[11][12]
↑Stella Kramrisch. (1946) The Hindu Temple. Motilal Banarsidass, p. 135, context: 40–43, 110–114, 129–139 with footnotes. ISBN 978-81-208-0223-0., Citaĵo: "The [Hindu] temple is the seat and dwelling of God, according to the majority of the [Indian] names" (p. 135); "The temple as Vimana, proportionately measured throughout, is the house and body of God" (p. 133).
↑George Michell. (1977) The Hindu Temple: An Introduction to Its Meaning and Forms. University of Chicago Press, p. 61–62. ISBN 978-0-226-53230-1.; Citaĵo: "The Hindu temple is designed to bring about contact between man and the gods" (...) "The architecture of the Hindu temple symbolically represents this quest by setting out to dissolve the boundaries between man and the divine".
↑Subhash Kak, The axis and the perimeter of the temple. Kannada Vrinda Seminar Sangama 2005 en Loyola Marymount University en Los Angeles en 19a de novembro, 2005.
↑Subhash Kak, Time, space and structure in ancient India. Conference on Sindhu-Sarasvati Valley Civilization: A Reappraisal, Loyola Marymount University, Los Angeles, 21a kaj 22a de februaro 2009.
↑Stella Kramrisch, The Hindu Temple, Vol 2, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-81-208-0222-3), pp. 346-357 kaj 423-424
↑Klaus Klostermaier, The Divine Presence in Space and Time – Murti, Tirtha, Kala; in A Survey of Hinduism, (ISBN 978-0-7914-7082-4), State University of New York Press, pp. 268-277.
↑Susan Lewandowski, The Hindu Temple in South India, in Buildings and Society: Essays on the Social Development of the Built Environment, Anthony D. King (Editor), ISBN 978-0710202345, Routledge, Chapter 4
↑Burton Stein, "The Economic Function of a Medieval South Indian Temple", The Journal of Asian Studies, Vol. 19 (Februaro 1960), pp. 163-76.
↑George Michell (1988), The Hindu Temple: An Introduction to Its Meaning and Forms, University of Chicago Press, (ISBN 978-0226532301), pp. 58-65.
↑Alice Boner (1990), Principles of Composition in Hindu Sculpture: Cave Temple Period, (ISBN 978-8120807051), vidu Introduction kaj pp. 36-37.
↑Francis Ching et al., A Global History of Architecture, Wiley, (ISBN 978-0470402573), pp. 227-302.
↑Brad Olsen (2004), Sacred Places Around the World: 108 Destinations, (ISBN 978-1888729108), pp. 117-119.
↑Paul Younger, New Homelands: Hindu Communities, (ISBN 978-0195391640), Oxford University Press
↑Pri la efiko sur Hinduismaj temploj sur la alveno de Islamo en Suda Azio kaj Sudorienta Azio, vidu:
(1985) “From Al-Beruni to Jinnah: idiom, ritual and ideology of the Hindu-Muslim confrontation in South Asia”, Anthropology Today1 (3), p. 7–14. doi:10.2307/3033123.
(2000) “Temple Desecration and Indo-Muslim States”, Journal of Islamic Studies11 (3), p. 283–319. doi:10.1093/jis/11.3.283.