Hipercor | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
butikĉeno • entrepreno vd | ||
Dum | 1979 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | privata firmao | |
Sidejo | Madrido | |
Lando | Hispanio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Hipercor estas reto de hipermerkatoj de Hispanio, apartenanta al grupo El Corte Inglés. Ĝi havas sidejon en la korporacia konstruaĵo de Madrido.[1][2] En 2017 ĝi estis fuziita per absorbo kun sia matrico, kaj ekde tiam ĝi kunhavas fakojn kun la grandaj magasenoj por eviti duoblaĵojn, malpliigante la vendoĉambrojn sub 10 000 m² retenante kaj la markon kaj la dungitojn.[3]
La logoo de la nova entrepreno estis tre simila al tiu de ĝia matrico El Corte Inglés, sed ĝia triangulo iĝis blua, anstataŭ la tradicia verda figuro de la matrica entrepreno.[4] La finaĵo 'Cor' (el Corte) karakterizas ĉiujn entreprenojn posedataj de la grupo El Corte Inglés. Ĝi estas ankaŭ en aliaj ĉenoj kiel Supercor (superbazaroj), Opencor (oportunaj butikoj), Telecor (telekomunikado) kaj Bricor (brikolado kaj ornamado).