Corpus Hippocraticum | |
---|---|
skribita verko • grupo de verkoj | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hipokrato |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
La Hipokrataj verkoj aŭ Hipokrata korpuso (en latina: Corpus Hippocraticum), aŭ Hipokrata Kolekto, estas kolekto de ĉirkaŭ 60 fruaj antikvgrekaj medicinaj verkoj forte asociaj al la kuracisto Hipokrato kaj liaj instruoj. Kvankam ĝi estas konsiderata kiel singulara korpuso kiu reprezentas la Hipokratan medicinon, ili ege varias (foje tre grave) laŭ enhavo, epoko, stilo kaj la eroj estas klare de nekonata aŭtoreco.
La Hipokrataj verkoj enhavas lernolibrojn, prelegojn, esploradon, notojn kaj filozofiajn eseojn pri tre variaj temoj en medicino, sen partikulara ordo.[1][2] Tiuj verkoj estis verkitaj por diferencaj publikoj, kaj por fakuloj kaj por nefakuloj, kaj estis foje verkitaj el malaj vidpunktoj; oni povas trovi gravajn kontraŭdirojn inter verkoj de la korpuso.[3]