Hirunda nesto | ||
---|---|---|
folly, rekonilo [+] | ||
Lando | Rusio/Ukrainio | |
Regiono | Krimeo | |
Situo | Jalto | |
- koordinatoj | 44° 25′ 50″ N, 34° 7′ 43″ O (mapo)44.4305734.12851Koordinatoj: 44° 25′ 50″ N, 34° 7′ 43″ O (mapo) | |
Hirunda nesto | ||
Vikimedia Komunejo: Swallow's Nest (Crimea) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Hirunda nesto (ruse Ласточкино гнездо, Lastoĉkino gnezdo; ukraine Ластівчине гніздо, Lastivĉine gnizdo, krime-tatare Qarılğaç yuvası) estas bizara nov-gotika kasteleto en la loĝloko Gaspro apud Jalto en Krimeo, kiu staras sur elstara roko "Aŭroro" (40 metrojn alta) sur la kabo Aj-Todor. La kasteleto estis konstruita en 1911-1912 sub la gvido de rusa arkitekto Leonid Ŝervud. La kastelo kvazaŭ "pendas" super maro, troviĝas apud la restaĵoj de romia fortikaĵo Ĥaraks kaj estas unu el la plej popularaj vizitindaĵoj de la Suda Bordo de Krimeo (i.a., ĝi fariĝis kvazaŭ emblemo de tuta Krimeo).