Hispana arto

La senvestigo de Kristo (El Expolio) (1577–1579, oleo surtola, 285 × 173 cm, Sakristio de la Katedralo de Toledo) estas unu el plej famaj retableroj de El Greco, kiuj estas rekonataj pro siaj dinamikaj komponoj kaj kuraĝaj novigoj.
Damo de Baza, iberia skulptarto N.A.M. (Madrido).
Diego Velázquez, "Las Meninas," 1656–57
Francisco Goya, La tria de majo 1808
Joaquín Sorolla, Knaboj surstrande, 1910, Prado

Hispana arto estas la arto de Hispanio. Estante grava kontribuanto al la historio de okcidenta aŭ eŭropa arto (partikulare influita de Italio kaj Francio, ĉefe dum la Baroko kaj Novklasikismo) kaj pro la verkoj de multaj famaj kaj influaj artistoj (kiaj Velázquez, Goya kaj Picasso) Hispana arto havis ofte distingajn karakterojn kiuj utilis ofte por separi ĝin el la aliaj eŭropaj artoskoloj. Tiuj diferencoj povas parte esti klarigita pro la heredo de maŭroj en Hispanio (ĉefe en Andaluzio kaj ĉefe en arkitekturo), kaj pro la politikaj kaj kulturaj etosoj de Hispanio dum la Kontraŭreformacio kaj la sekva malaltiĝo de la hispana povo sub la monarkio de la Burbonoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne