Hispanio en la Vintra Olimpiko 2022 | ||||
Vintra Olimpiko 2022 en Pekino | ||||
Flagtenanto: | Queralt Castellet kaj Ander Mirambell (malfermo) Adrián Díaz (fermo) | |||
Sportistoj | 14 en 6 fakoj | |||
Medaloj rango: 23 |
Oro 0 |
Arĝento 1 |
Bronzo 0 |
Sume 1 |
La hispana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino havis 14 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la hispana teamo estis Queralt Castellet kaj Ander Mirambell dum la malferma ceremonio respektive Adrián Díaz dum la ferma. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 23-an rangon.
La katalunino Queralt Castellet atingis arĝentan medalon en neĝtabulado. Kunordigis la teamon la Hispana Olimpika Komitato, fondita en 1912.