Hispanlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | es.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | hispana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 10-a de februaro 2025 | |
Artikolnombro | 2 008 242 |
Profundeco | 196.8 |
Paĝoj | 8 347 793 |
Redaktoj | 164 842 342 |
Uzantoj | 7 339 004 |
Aktivaj uzantoj | 14 592 |
Administrantoj | 56 |
Dosieroj | 0 |
La Hispana Vikipedio (Hispane: Wikipedia en Español) estas la eldono de Vikipedio en la Hispana lingvo. Ĝi havas la 3-an pozicion inter la vikipedioj kun plej granda nombro da vizitoj de ĉiuj vikipedioj[1]
La projekto estis fondita la 20-a de majo 2001 kaj atingis 100 000 artikolojn la 8-an de marto 2006, 200 000 artikolojn la 10-an de februaro 2007 (malpli ol unu jaro poste), 300 000 la 18-an de novembro de la sama jaro, 400 000 la 20-an de septembro 2008, 500 000 la 5-an de aŭgusto 2009, 600 000 la 23-an de majo 2010, 700.000 la 12-an de januaro 2011 kaj 800 000 la 12-an de julio de la sama jaro. La 13-an de novembro 2011 la hispana vikipedio havis 843 133 artikolojn, 16 311 aneksaĵojn kaj 121 107 kategoriojn. Je la 13-a de novembro de 2011, la hispana vikipedio havas 2 013 091 uzantojn, 15 971 el ili estis aktivaj uzantoj.
La 13-an de marto 2009, ĝi estis la dua vikipedio kiu atingis la milionon da uzantoj kaj ekde la 26-a de oktobro 2011, post superi la Polalingvan Vikipedion, ĝis la 30-a de oktobro 2011, ĝi estis la kvina vikipedio kun la plej granda nombro da artikoloj. Tiun tagon ĝi estis superita per la Nederlandlingva Vikipedio, kiu kreskis pli rapide ol la hispana.