La historio de termodinamiko estas fundamenta branĉo de la historio de fiziko, de la historio de kemio, kaj de la historio de scienco ĝenerale. Pro la gravo de termodinamiko en multo de scienco kaj teknologio, ties historio estas tre ligita al la disvolvigo de klasika mekaniko, kvantuma mekaniko, magnetismo, kaj kemia kinetiko, al pli distantaj aplikitaj kampoj kiel meteologio, informteorio, kaj biologio (fiziologio), kaj al teknologiaj disvolvigoj kiel la vapormaŝino, la eksplodmotoro, kriogeniko kaj elektrogenerado. La disvolvigo de termodinamiko kaj helpis kaj estis helpita de la atoma teorio. Ĝi ankaŭ, kvankam laŭ subtila maniero, motivis novajn direktojn en probableco kaj statistiko.