Hiti

Hiti
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 40′ S, 144° 7′ U (mapo)-16.666666666667-144.11666666667Koordinatoj: 16° 40′ S, 144° 7′ U (mapo) f1
Situo de Hiti
Situo de Hiti

Map

Longo 9 kmf2
Larĝo 6 kmf3
Areo 15 (3 super marnivelo)dep1 w3f4
Loĝantaro (neloĝata)
bildo de insulo
vdr

Hiti, aŭ Hiti-rau-mea,[1] estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 19 km sudokcidente de Makemo.

Hiti havas ovalan formon. Ĝi longas 9 km kaj maksimume larĝas 6 km. Estas kelkaj mallarĝaj insuletoj je la norda flanko de ĝia rifo kun totala terareo de proksimume 3 km2. La suda parto de la rifo estas pli larĝa sed ne havas insuletojn. La laguno de Hiti ne havas konekton kun la oceano per pasejo.

La eta grupo kiu konsistas el Hiti, Tepoto Sud kaj Tuanake ankaŭ nomiĝas "Raevski Atoloj".

Hiti estas permanente neloĝata.

  1. (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015..  Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne