Karl Hjalmar BRANTING (sveda prononco), naskiĝis la 23-an de novembro 1860 en la paroĥo de Klara[1] nuntempe en Stokholmo, forpasis la 24-an de februaro 1925 en la paroĥo de Adolf Fredrik[1] ankaŭ en Stokholmo, estis sveda ĵurnalismo kaj socialdemokrata politikisto, kiu estris la socialdemokratian partion ekde 1907 ĝis sia morto. Li servis en tri oficperiodoj kiel ĉefministro de Svedio, kiu estis kaj historie unua socialdemokrata kaj la unua demokratie elektita sub universala voĉdonrajto en 1921. Tiel li iĝis la unua demokrata socialisma registarestro en okcidenta eŭropo.