Hmongoj

Hmongoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Hmongaj infanoj en Sa Pa (Vjetnamio), 1993

La Hmongoj (hmonge: Hmoob) estas indiĝena popolo de Azio en arbaraj, montaj regionoj de Vjetnamio, Laoso kaj Tajlando. En Ĉinio la hmongoj estas klasataj kiel mjaŭoj[1][2] (苗, Miáo), kio signifas «kruda rizo» - vorto priskribanta la nomadajn popolojn malmulte integritajn. La hmongoj memnomas sin «montaranoj».

La hmongoj loĝantaj en Laoso reprezentas la 7,4 % de la tuta laosa loĝantaro. Ili estas inter la 49 listigitaj etnoj agnoskitaj de la laosa registaro en 1989.

En la lastaj jardekoj, granda nombro da hmongo migris al Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Germanio, Japanio, Argentino kaj Francio (inkluzive de Gujano). La plej granda parto ankoraŭ loĝas en Sud-Orienta Azio: Ĉinio, Vjetnamio, Laoso, Tajlando kaj Mjanmaro.

Hmonga virino en Vietnamio
Hmonga virino en Vietnamio

La hmonga lingvo apartenas al la hmong-mjena lingvofamilio. Ĝi havas plurajn dialektojn sed ĉefaj estas la "verda hmonga" kaj la "blanka hmonga", parolataj en Laoso, Tajlando, Vjetnamio kaj Mjanmaro. En Vjetnamio ankaŭ ekzistas aliaj dialektoj: la "nigra hmonga" kaj la "florumita hmonga".

Hmongoj plejparte estas aŭ animistojkristanoj; kun tri preĝejoj en Vjetnamio.

Laŭ la loka hmonga kredo, la hmongoj ricevas tri animojn je la naskiĝo: la unua restas post la morto, la dua foriras al la transtomba mondo kaj la tria reenkarniĝas.

  1. "Esperanta-Ĉina Vortaro", Pekino, 1986
  2. Yang Zhiqiang Lingva situacio de ĉinaj naciaj malplimultoj: ekzempla kazo de mjaŭoj Arkivigite je 2010-12-26 per la retarkivo Wayback Machine

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne