Ĉi tiu artikolo temas pri iama gvidanto de Vjetnamio. Por urbo rigardu la paĝon Ho-Ĉi-Min-urbo. |
HO Chi Minh (vjetname Hồ Chí Minh, IFA: [hò cǐ mīŋ̟], esperante laŭ PIV Ho-Ĉi-Min[1]; antaŭe Nguyễn Sinh Cung kaj konata kiel Bác Hồ, aŭ Onklo Ho) estis vjetnama komunista revolucia gvidanto, ĉefministro (1954) kaj prezidento (1954 – 1969) de Nord-Vjetnamio.