Howard Hoagland "Hoagy" CARMICHAEL (22a de Novembro 1899 – 27a de Decembro 1981) estis usona komponisto, pianisto, kantisto, aktoro, kaj bandestro. Li estas plej bone konata ĉar komponis la muzikon por "Stardust", "Georgia on My Mind", "The Nearness of You", kaj "Heart and Soul", kvar el la plej registritaj usonaj kantoj el ĉiuj tempoj.[1]
Usona komponisto kaj aŭtoro Alec Wilder verkis pri Carmichael en American Popular Song: The Great Innovators, 1900–1950 ke li estis "la plej talenta, inventema, rafinita kaj ĵaz-orientita" el centoj da verkistoj komponistoj de popolaj kantoj en la unua duono de la 20a jarcento.[2]