La hobojo de amoro (france hautbois d'amour, itale oboe d'amore) estas la aldinstrumento en la familio de la hobojo. Ĝi estas agordita en a, do etan pli tercion malalte ol la hobojo. Ĝia sonkoloro estas pli milda ol tiu de la hobojo, sed ne tiel milda kiel tiu de la angla korno. Tiun ĉi sonkoloron grave influas ĝia piroforma sonpeco je la finaĵo. Oni uzis ĝin ĉefe en la baroko, kaj tiam precipe Johann Sebastian Bach kaj Georg Philipp Telemann. Povas okazi, ke oni uzas ĝin ankaŭ en modernaj simfoniorkestroj, sed nur relative malofte (ekz. en la Sinfonia domestica de Richard Strauss aŭ en Bolero de Maurice Ravel).
La hobojo de amoro reprezentis ekde la frua 18-a jarcento la aldpozicion, dum kiam la hobojo mem estas sopraninstrumento. La tenorpozicion reprezentis la hobojo de ĉaso (taille de hautbois), kiu pluevoluiĝis al angla korno. Tion oni tamen ne komprenu jene, ke oni formis ensemblojn el po unu hobojo, hobojo de amoro, hobojo de ĉaso kaj fagoto, sed se oni enmetis la hobojon de amoro, tiam kutime anstataŭ la hobojo, kaj nepre ankaŭ pare - ĉefe tiam, se la tonalo tion sugestis.