Hoeksche Waard - prononcata [huksĥe VART] - estas nederlandamunicipo en la provinco Sud-Holando. Ĝi ekestis komence de la jaro 2019 el fuzio de la ĝis tiam memstaraj municipoj Binnenmaas, Cromstrijen, Korendijk, Oud-Beijerland kaj Strijen. La tuta areo situas sur la rivera insulo Hoeksche Waard en la sudokcidento de Nederlando - tial la municipa nomo. Sude de ĝi situas la provinco Nord-Brabanto. La municipo estas apartigita ĉiudirekte per branĉoj de la rivero Mozo: norde per Oude Maas (la "malnova Mozo"), oriente per Dordtsche Kil, sude per Holland Diep kaj okcidente al Spui. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 88 047 loĝantoj sur areo de 323,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 272 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Dordrecht, Zwijndrecht, Barendrecht, Albrandswaard, Nissewaard, Goeree-Overflakkee kaj Moerdijk.