Hojo (ilo)

multnombraj hojtipoj, Centro Etnográfico de Soutelo de Montes, Pontevedra

La hojo, ankaŭ nomata dudento au tridento estas ilo por prilabori teron au rikolti engrundajn plantopartojn. Ĝi havas du (pli malofte tri) ortangulajn stabilajn ferdentojn. Ĝi estas parenca al la rastro.

Hojoj estis kaj daŭre estas uzataj en ĝardenkulturo kaj agrikulturo.

Laŭ NPIV hojo estas speco de duonpioĉo, konsistanta el ligna tenilo kun perpendikla plata aŭ kurba klingo kaj uzata por malkompaktigi la grundon aŭ sarki trudherbojn. La verbo „hoji“ signifas „malkompaktigi grundon per hojo“.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne