Holivudo[1] (angleHollywood, el la du vortoj holly -ilekso- kaj wood -ligno-)[2][3] estas nordokcidenta kvartalo de la usona urbo Los-Anĝeleso en la ŝtatoKalifornio. Pro ĝia fameco kiel la historia centro de kinaj farejoj kaj steluloj, oni ofte uzas tiun nomon ankaŭ kiam oni celas ĝenerale la usonan kino-industrion. Hodiaŭ plejparto de la kina industrio estas elsituita en ĉirkaŭaj areoj, tamen multaj flankaj industrioj (kiel redaktado, specialaj efektoj, post-produktado kaj lumado) restas en Holivudo.
Pluraj antikvaj teatroj en Holivudo estas uzataj kiel okazejoj de grandaj filmaj premieroj, kaj ili gastigas ankaŭ la ceremoniojn Academy Awards. Holivudo estas populara turisma vidindaĵo de Usono.
Nuntempe ne ekzistas ajna oficiala limo de Holivudo, ĉar Los-Anĝeleso ne havas oficiale difinitajn kvartalojn.