La homa intelekto aŭ intelekto (el la latinlingva intellectus,-us, devenanta el la perfekta preterito de la verbo intellìgere = intellègere, formita de intus kaj lègere kiu signifas «legi »,[1] aŭ de inter kaj lègere, nome “elekti”)[2] ĝenerale intelekto povas esti difinita la “kapablo de la homa menso kompreni, koncepti pensojn kaj formuli juĝojn.
La termino “intelekto”, filozofisence, estas unuafoje trovebla en la mezepoka skolastika filozofio kiu ĝin uzis por latinigi la grekan νοῦς aŭ νόος (noûs, "nus") kiun la grekoj kontraŭmetis al diànoia, nome racio.