Homa ofero aŭ homofero estas rita mortigo de homo kiel parto de la praktikoj de religio. En la antikvaj kulturoj oni parolis pri homa viktimigo kiam al diaĵo estis foroferitaj homoj por ricevi favorojn.
La popoloj, kiuj pli oferbuĉi homojn pro tiuj kaŭzoj, estis la Aztekoj, la Majaoj, sed ankaŭ popoloj de la araba antaŭislama duoninsulo. Oni posedas informojn pri tiaj praktikoj en teritorioj najbare de Kartago kaj en fenicaj kolonioj de Sicilio (kie oni kultis la dion Baalon, sinsekve anstataŭatan per Krono, kaj en antikva Romo ĝis la respublika epoko. Ĝenerale tiu praktiko estis plenumita ĉe la plej granda parto de la konataj antikvaj popoloj.
En Svedio oni praktikis la homajn oferojn ĝis la 11-a jarcento. Same ankaŭ en Norvegio[1]
En baltaj landoj oni daŭrigis oferi homojn ĝis la 14-a jarcento[2]
En la juda religio la homaj oferoj komencis malaperi ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.K., anstataŭata per bestaj oferoj[3]