Horsens | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 59 449 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 315 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 52′ N, 9° 51′ O (mapo)55.8619444444449.8519444444444Koordinatoj: 55° 52′ N, 9° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 189 km² (18 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Horsens [+] | |||||
Horsens [ˈhɒːsn̩s] estas urbo en Danio kun 63 162 loĝantoj (2023), igante ĝin la tria plej granda urbo en Orienta Jutlando post Arhuzo kaj Randers. La urbo estas la administra sidejo de la samnoma municipo, kiu apartenas al la regiono Midtjylland. Ĝi situas ĉe la fino de Horsens Fjordo sur la Jutlanda orienta marbordo.
La urbo unue estas menciita en la 12-a jarcento kaj estis signifa urbo en la Mezepoko kun pluraj monaĥejoj kaj fortikaĵoj. Ĝi formiĝis ĉirkaŭ la haveno, Horsens Havn kaj ĝi estas loko kun metal- kaj tabakindustrio kaj ofte estas la scenejo por mondfamaj muzikistoj [1]. Oriente preterpasas la urbon la dana ŝoseo Østjyske Motorvej, kiu etendiĝas apud eŭropa Itinero 45 [2].
La antaŭa ŝtata malliberejo de Horsens, establita en 1853 kaj fermita en 2006, hodiaŭ estas kultura centro.