Hoya de Huesca

Hoya de Huesca en Aragono.

Hoya de Huesca (en aragona Plana de Uesca; oficiale Hoya de Huesca-Plana de Uesca, kun signifo de malaltebenaĵo de Ŭesko) estas komarko de la okcidento de la Provinco Ŭesko, en nordo de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia ĉefurbo estas Ŭesko (Huesca en hispana, Uesca en aragona).

La plej granda parto de la komarko estas en la Provinco Ŭesko, sed inkludas ankaŭ du municipojn de la provinco Zaragozo (Murillo de Gállego kaj Santa Eulalia de Gállego). La ekonomio estas fondita, ĉefe, sur la agrikulturo kaj brutobredado. La industrio baziĝas, fundamente, sur la industrio de metaltransformado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne