Hrabove | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Ukrainio | ||
Provinco | Donecka provinco | ||
Poŝtkodo | 86234 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 000 (2001) [+] | ||
Loĝdenso | 117 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 9′ N, 38° 39′ O (mapo)48.14583333333338.648055555556Koordinatoj: 48° 9′ N, 38° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 190 m [+] | ||
Areo | 8,56 km² ( 856 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hrabove (Horlivka Raion) [+] | |||
Hrabove (ukraine Грабове, ruse Грабово) estas vilaĝo en Donecka provinco (Ukrainio). La vilaĝo situas oriente de la urbo Donecko ĉe la rivero Mius, kiu ankaŭ estas la limo inter Donecka kaj Luhanska provincoj. Laŭ la ukraina censo de 2001 la vilaĝo havis 1 000 loĝantojn.
Je ĵaŭdo, la 17-a de julio 2014 Flugo 17 de Malaysia Airlines kraŝis apud la vilaĝo. Aviadilaj ruinaĵoj estas dissemitaj sur areo de 15 km. Ĉiuj 298 pasaĝeroj kaj skipanoj pereis dum la katastrofo.
Post batalado, la 30-an de septembro 2022 la registaro de Rusio deklaris la lokon aneksita al la teritorio de Rusio kune kun la tuta Donecka provinco kaj tri aliaj provincoj de Ukrainio. Ĉar tio estas nur postulo de agrese militanta najbara ŝtato, klaras ke la registaro de Ukrainio kaj la internacia juro neniel akceptas tion. Necesas atendi internacie akceptitan traktaton pri paco.