Hugh Michael JACKMAN, (naskiĝis en Sidnejo, la 12-an de oktobro 1968) estas aŭstralia aktoro de kino, teatro kaj televido.
Kiel kantisto, dancisto kaj aktoro de muzikaloj, precipe The Boy From Oz, Jackman ricevis la internacian famon pro la roloj en filmoj de Hollywood. La ĉefaj el tiuj filmoj estas la franĉizo X-Men, Kate & Leopold, The Prestige, La vivfonto, Australia, Van Helsing, Real Steel kaj La Mizeruloj.
En novembre 2008, la revuo People lin elektis kiel la plej allogan viron en la mondo.
Post prezento de la Premio Tony en tri okazoj, Jackman gvidis la liveron de la Oskar-premio la 22-an de februaro 2009. En tiu sama jaro li ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo. En 2012 li gajnis la Oran Globon estinte la plej bona aktoro en la komedia muzikalo La Mizeruloj. La 30-an de aŭgusto 2013, la Donostia Internacia Filmfestivalo anoncis, ke ĝi koncedas la Premion Donostia de la 61-a eldono.