Hugo Suolahti | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1874 en Hämeenlinna |
Morto | 23-an de februaro 1944 (69-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando ![]() |
Alma mater | Universitato de Helsinko ![]() |
Familio | |
Patro | Edvard Wilhelm Palander (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Gunnar Suolahti (en) ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto lernejestro filologo germanisto ![]() |
Viktor Hugo Suolahti (familia nomo Palander ĝis 1906; naskiĝis la 7-an de oktobro 1874 en Hämeenlinna - mortis la 23-an de februaro 1944 en Helsinko) estis finna politikisto, filologo kaj rektoro de la Universitato de Helsinko.
La gepatroj de Suolahti estis preleganto Edvard Wilhelm Palander kaj Aurora Ottilia Kockström. Suolahti enskribiĝis kiel gimnaziano en 1892 kaj diplomiĝis kun bakalaŭro pri filozofio ĉe la universitato de Helsinko en 1896. Post tio, li faris plurajn studojn en Germanio kaj doktoriĝis pri filologio en 1900. La temo de lia disertaĵo estis Die althochdeutschen Tiernamen I ("bestaj nomoj en la malnovaltgermana lingvo").