Hugo Kapeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Frankoj | |||||
Regado | 987 - 996 | ||||
Antaŭulo | Ludoviko la 5-a | ||||
Sekvanto | Roberto la 2-a | ||||
Dosiero:Sen valoro | |||||
Persona informo | |||||
Hugues Capet | |||||
Naskiĝo | 940 en Dourdan | ||||
Morto | 24-an de oktobro 996 en Les Juifs | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Variolo vd | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kapetidoj vd | ||||
Patro | Hugo la Granda vd | ||||
Patrino | Hedwig de Saksio vd | ||||
Gefratoj | Beatrice of France (en) , Emma de Parizo, Henry I, Duke of Burgundy (en) , Otto, Duke of Burgundy (en) kaj Erberto d'Auxerre (en) vd | ||||
Edz(in)o | Adelaide of Aquitaine (en) (969 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Hedwig of France, Countess of Mons (en) , Roberto la 2-a de Francio, Gisèle de France (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reĝa familiano vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hugo Kapeto (franclingve Hugues Capet) (naskiĝis en 938, mortis la 24-an de oktobro 996) estis la reĝo de la Frankoj ekde 987 ĝis 996. Li estas la unua membro de la rekta kapetida dinastio en Francio.
Capet estas kromnomo, kiu verŝajne signifis « surhavanta mantelon ». Oni tamen ne scias kiel aŭ kial Hugo obtenis tiun mantelon. La idoj de Hugo poste konsistigis la "Kapetidojn".
Hugo Kapeto naskiĝis en 938 en Parizo. Li devenis de potenca kaj influa familio de la ĝermana aristokrataro de Francio, kies du membroj jam fariĝis reĝoj de la Frankoj dum la 9-a kaj la 10-a jarcentoj. Danke al la heredaĵo de sia patro en 956, Hugo fariĝis la plej potenca nobelo de sia epoko. Per pluraj aliancoj kun la imperiestro kaj la ĉefepiskopo de Reims, li sukcesis superi la feblan karolidan reĝon Lotaron. Post la morto de Lotaro kaj de la filo de tiu ĉi komence de 987, la ĉefepiskopo de Reims kunigis nobelan asembleon por baloti Hugon Kapeton kiel la novan reĝon. Li estis kronita reĝo en Noyon (Pikardio) je la 3-a de julio 987, kaj estis la unua kapetida reĝo de Francio.